Jen kelkaj esperantlingvaj poemoj kiuj ricevis premion en diversaj konkursoj:
La 3-a loko en Belartaj Konkursoj de UEA de 2017:
Nebulo Nebulo kaŝas la straton en diafaneco, kiel negliĝo kiu kovras virinan korpon kun sufiĉe da neglekto: la esenco de linioj kaj formoj ankoraŭ videblas sed la detaloj estas lasitaj al via imagkapablo. Strietoj de vintra pluvo milde tranĉas la nebulon kiel larmoj sur la vangoj de nigre vualita vidvino. La koloroj de la domoj kaj aŭtoj fariĝis fumecaj kiel gamboj en bruna nilono kaŝanta makulojn. Mi kviete promenas kun ŝi, brakon en brako, kiel poemo en poemo. Selektita, sed ne premiita en konkurso "Poezio el Ĉiuj Ĉieloj":
Kunlaboro Vi nun legas kion mi verkis; la vortoj eniras vian kapon. Tio kion mi imagis, vi nun mem imagas. Ekzemple, mi kuŝis sur la plaĝo kaj jam vi kvazaŭ sentas la sablon. Mi diras ke mi kuŝis tie apud ŝi kaj jam vi vidas ŝian bikinon, - mi rapide skribas monokinon, simple ĉar eblas. Poste ni iras al nia ĉambro kaj ankaŭ vi jam imagas vin en la hotelo. Ni senvestiĝas, forlavas la sablon en la duŝo dum vi restas tie kiel gvatanto. Senhonte vi observas nin, vidas kiel ni kisas, ĝis kiam mi afable sed firme forpelas vin kaj ni daŭrigas, malantaŭ tiu ĉi fermita poemo. |
Instiga premio en konkurso EKRA-2017:
Lukto Vortoj verŝiĝas daŭre en miajn okulojn kaj orelojn alvenas ĉe la vortoj kiuj jam nestas en la cerbo, ili absorbiĝas aŭ kolizias, estingiĝas, puŝas, knedas, promesas, dronas, nutras, murdas aŭ mutiĝas, vortoj en tekstoj kaj konversacioj, vortoj kiuj luktas same kiel mi, en mondo de lingvo por pluvivi kaj havi signifon. |